Radikala tenero kun Carolin & Stela
Radikala tenero
Fiermarŝo malpermesata en Hungario
8
0:00
-1:04:24

Fiermarŝo malpermesata en Hungario

Kaj la paŝoj kiuj montris la vojon al tiu decido de la registaro
8

"Ni meritas sperti amon plene, egale, sen honto, kaj sen kompromiso." Elliot Page

En la hodiaŭa epizodo ni babilados pri la okazaĵoj en Hungario kiu montris la vojon al la malpermesado de la 30a fiermarŝo en Budapeŝto.

La frapfrazo de tiu ĉi jaro estas: “Ni estas hejme”.

Momente aspektas tiel, ke la fiermarŝo okazos, granda internacia subteno sentiĝas, la organizantoj ne nuligis ĝin. Sed kio okazos surloke? Ĉu la policanoj vere identigos kaj monpunos ĉiujn partoprenantojn? Kaj kiel oni entute sukcesis alveni ĝis la ideo de malpermeso?

Ni ricevis helpon pri la historio de kontraŭ-GLAT1-aj politikaj decidoj kaj okazaĵoj por tiu ĉi epizodo pri la listo de okazintaĵoj en Hungario de GLAT-a ĵurnalisto Ádám András Kanicsár. Grandan dankon al li!

Verdan lumon al la fiermarŝo en Budapeŝto! Foto de Stela el Arnhem pri la ĉielarka traierjo.

Kelkaj aferoj menciitaj en la epizodo, artikoloj:

Informoj pri la 30a fiermarŝo kaj la diversaj programeroj en junio en la oficiala retejo. (angla)

La infanlibro nomiĝas: La lando de fabeloj apertenas al ĉiu. Retpaĝo de la libro troviĝas ĉi tie. (hungara)

La lesba asocio menciita nomiĝas Labrisz. Jen la retejo. (hungara)

Dorottya Rédai, kunordiganto de la infanlibro projekto en la gazeto TIME. (angla)

Dóra Dúró disŝiras publike la infanlibron: artikolo kun video en ĝi pri la oficiala prezento de la kialo antaŭ disŝiri ĝin. (artikolo en la hungara, la filmo kun subtekstoj)

Intervjuo (kun subtekstoj) kun la redaktoro de la libroj kaj du el la verkistoj de la libro:

FIDESZ-politikisto forkuras de geja amorfesto kaj ĝis konsekvencoj. Artikolo en la angla.

Fiermarŝoj ĉirkaŭ la mondo: ĉu eble okazas io proksime al vi?

Ni dankas vian subtenon kaj bonan aŭskultadon al vi!

1

GLAT: Ni uzas la vorton daŭre sen klarigi ĝin. Ĝi estas mallongigo de geja, lesba, ambaŭseksema, transa kaj pli.

Discussion about this episode

User's avatar